Dokumentado en Esperanto

Atenton! Tiu ĉi teksto estas malnova kaj prilaborenda. Bonvole plibonigu ĝin.

Bonvenon ĉe Ubuntu-linukson!

"Ubuntu" estas antikva afrika vorto kiu signifas "bonkoreco por la aliaj". "Ubuntu" ankaŭ signifas "mi estas tio kio mi estas, pro tio kio ni ĉiuj estas". La Ubuntu-linuksa distribuo prenas la spiriton de "ubuntu" por la informadika mondo.

Bedaŭrinde ankoraŭ la ttt-ejo www.ubuntulinux.org ne estas tradukebla, do en tiun ĉi viki-paĝon oni tradukas la tekston de la ĉefpaĝo de Ubuntu.

Ubuntu estas plena linuksa mastrumsistemo, libere akirebla kun kaj komunuma kaj profesia subtenoj.

La Ubuntu-komunumo estas konstruata sur la ideoj esprimitaj en la Ubuntu-Manifesto: ke programoj devus esti akireblaj sen ia kosto, ke homoj rajtas uzi informadikajn ilojn en sia propra lingvo kaj sendepende de ia handikapo, ke homoj rajtas libere modifi kaj adapti sian programaron laŭbezone.

Tiuj liberoj igas Ubuntuo-n fundamente malsama ol la tradicia privata programaro: oni ne nur povas akiri siajn bezonatajn ilojn sen ia kosto, sed oni ankaŭ povas ŝanĝi kaj modifi siajn programojn ĝis ili funkcios ĝuste kiel oni deziras.

Filozofio de Ubuntu-linukso

  1. Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la "entreprena versio". Ni laboras por ĉiaj uzantoj (entreprenoj, individuoj, k.a.) en la samaj kondiĉoj.
  2. Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da homoj.
  3. Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio aperas ĉiun jarduonon. Oni povas uzi aŭ la stabilan aŭ la disvolvatan version. Ĉiu versio estas subtenataj de sekurecaj ĝisdatigoj dum almenaŭ 18 monatoj.
  4. Ubuntu plene kongruas kun la principoj de libera kaj kodmalferma programaro, ni instigas homojn uzi liberajn programojn, kopii, modifi, plibonigi kaj disdoni ilin.

Ubuntu utilas kaj por skribtabla kaj por servila uzoj. La nuna versio funkcias sur la jenaj arĥitekturoj: Intel x86, AMD64 (Hammer), kaj Power Pc (Apple iBook kaj Powerbook, G4 kaj G5).

Ubuntu enhavas pli ol 16000 programojn kaj programerojn, sed en ordinara kodoromo estas loko por la baza instalo. Ĝi startas kun la kerno 2.6 kaj Gnome 2.10, kaj enhavas ĉiujn standardajn skribtablajn aplikaĵojn: inkluzive de tekstprilaborado, kalkulfolioj, interreto, e-poŝto, ttt-serviloj, programlingvoj kaj program-iloj, kaj kompreneble diversaj ludoj.

Teknika subteno

Multaj kompanioj ĉirkaŭ la mondo oferas teknikan subtenon por Ubuntu. Oni povas trovi liston ĉe 'Ubuntu marketplace'. Notu ke ekzistas multaj subten-eblecoj, inkluzive de senkoste komunuma kaj komerca.


CategoryEsperantoTeam

Esperanto-Tradukado-Teamo/Dokumentado en Esperanto (last edited 2010-05-07 16:52:41 by cable-82-119-8-144)