Tradukado

Ĉi tiu paĝo celas helpi tradukantojn en iliaj verkoj, por ke iliaj laboroj havas bonan kvaliton. Bonvole sekvu ĉi tiujn regulojn. Se vi havas proponojn, skribu al ni.

Tradukantoj

Ĉi tiuj konvencioj estas rekomendataj de la tradukadskipo de Ubuntu kaj la tradukadskipo de GNOME.

Stilaj konvencioj

Ĉapelitaj literoj

Ni uzas nur ĉapelitajn literojn por traduki. Ne uzu iun alian sistemon.

  • Do you want to delete all? → "Ĉu vi volas forigi ĉion?" (korekte)
  • Do you want to delete all? → "Cxu vi volas forigi cxion?" (malkorekte)
  • Do you want to delete all? → "Chu vi volas forigi chion?" (malkorekte)
  • Goodbye! → "Adiaŭ!" (korekte)
  • Goodbye! → "Adiaû!" (malkorekte)

Ordonoj

Por ordoni al la komputilo (menueroj, elektoj, kaj tiel plu) ni uzas la infinitivon.

  • Use main password → "Uzi ĉefan pasvorton"
  • Search again → "Serĉi denove"
  • Add folder… → "Aldoni dosierujon…"
  • Do not show mouse pointer during editing → "Ne montri la musmontrilon dum redaktado."

Por ordoni al la uzanto ni uzas la imperativon.

  • Please type your password → "Bonvole tajpu vian pasvorton"
  • Don't use the x-system → "Ne uzu ikso-sistemon"
  • Click on the Esperanto flag → "Alklaku la esperantan flagon"
  • Choose your preferred language → "Elektu vian preferatan lingvon"

Uskleco

La unua litero estas majuskla, se antaŭe estas punkto (.), krisigno Info (!) aŭ demandosigno (?).

  • System Testing → "Sistema testilo"
  • I go to school. It's Monday. → "Mi iras al la lernejo. Estas lundo."
  • I go to school: It's Monday. → "Mi iras al la lernejo: estas lundo."
  • Free space (Available) → "Libera spaco (disponebla)"

Spaco kaj simboloj

Ne enmetu spacon antaŭ krisignoj (!), demandosignoj (?), punktoj (.), komoj (,) kaj ene de krampoj.

  • Do you want to exit? → "Ĉu vi volas eliri?" (korekta)
  • Do you want to change it? → "Ĉu vi volas ŝanĝi ĝin ?" (malkorekta)
  • Here is a list about your pc (hardware, software, …) → "Jen estas listo pri via komputilo (aparataro, programaroj, …)" (korekta)
  • Yesterday (4th of July) a new version of XXX has been released → "Hieraŭ ( 4-a de julio ) nova versio de XXX estis publikigita" (malkorekta)

Nomoj

Familiajn nomojn ni skribas majuskle.

  • Mark Shuttleworth → "Mark SHUTTLEWORTH" (korekte)
  • Ban Ki-moon → "BAN Ki-Moon" (korekte)
  • Linus Torvalds → "Linus Torvalds" (malkorekte)
  • Mark Shuttleworth → "MARK Shuttleworth" (malkorekte)

Citiloj

Estas multaj citiloj ("", «», »«, “”, ‘’, ' ', «», …). Se eblas, bonvole uzu la apriorajn. Estas plibone eviti la uzadon de la sekvajn simple anstataŭigeblajn citilojn : "" (anstataŭigebla per ""), ‘’ (anstataŭigebla per ' ') kaj «» (anstataŭigebla per «»),

Nomoj de programaroj

Kelkfoje ni tradukas la nomojn. Jen ni starigos liston: EsperantoTeam/programaroj.

Substreketo

La utilo de tiu simbolo estas tre grava ĉar permesas la uzantojn uzi la propran klavaron por alklaki butonojn aŭ agadi sen uzi la muson ĉar la tempo estas al ni ĉiuj kara. Se vi premas Alt + la substrekita litero vi faras agon (malfermas menuon, ligilon, fermi la retumilon, …). Se eblas, bonvole respektu la uzon de la substreketon kaj ne metu substreketon antaŭ ĉapelita litero:

  • _Install updates → "_Instali ĝisdatigojn" (korekte)
  • _Show changes → "Montri _ŝanĝojn" (malkorekte)
  • _Show changes → "_Montri ŝanĝojn" (korekte)

Novaj vortoj

Se vi trovas novajn vortojn bonvole petu dissendoliste al la grupo. Ni ĝisdatigos la terminaron.

Ĉi

"Ĉi" ĉiam estas antaŭ ol vortoj, ne ligita per streketo:

  • This software is cool → "Ĉi tiu programaro estas mojosa" (korekte)
  • This software is cool → "Tiu ĉi programaro estas mojosa" (malkorekte)
  • This software is cool → "Ĉi-tiu programaro estas mojosa" (malkorekte)

Unable to...

Kiam estas "unable to…" aŭ simila frazo, bonvole uzu la "-eblas"-sufikson

  • Unable to open the file → "La dosiero ne malfermeblas" (korekte)
  • Unable to open the file → "Ne eblas malfermi la dosieron" (malkorekte)

Sufiksoj en mallongigoj

Oni ne enmetas sufiksojn por nomigi aŭ adjektivigi vorton en mallongigoj:

  • Insert here the URL → "Enmetu ĉi tie URL-on" (malkorekte)
  • Insert here the URL → "Enmetu ĉi tie URLon" (malkorekte)
  • Insert here the URL → "Enmetu ĉi tie URL" (korekte)

Adjektivoj

Oni preferas aldoni la adjektivon antaŭ ol la nomo:

  • Insert a blank CD-ROM → "Enmetu KD malplenan" (malkorekte)
  • Insert a blank CD-ROM → "Enmetu malplenan KD" (korekte)

Datoj

La preferata formo estas D-a(n) de mmmm JJJJ (ekzemple: "5-a(n) de februaro 1990"):

  • 4th of March 1967 → "4a de mardo 1967" (malkorekte: mankas la streketo)
  • 13th of March 1991 → "13-a de Marto 1991" (malkorekte: monato estas tute malmajuskle)
  • 1st of December 1992 → "Unua de decembro 1992" (malkorekte: ne vortigu daton)
  • July 7, 1963 → "7-a de julio, 1963" (malkorekte: komo estas aldonita)

Komoj

Komoj estas aldonitaj en listoj por disigi erojn de la listo. Ĝi ne necesas antaŭ ol konjunkcioj ("kaj", "sed", ktp) sed ĝi necesas antaŭ ol korelativoj ("ke" kaj "ki-") kaj konjunkcioj, kiam post ol parentezo:

  • Type here your username, password, and email → "Tajpu ĉi tie vian uzantnomon, pasvorton, kaj retpoŝton" (malkorekte)
  • Type here your username, password, and email → "Tajpu ĉi tie vian uzantnomon, pasvorton kaj retpoŝton" (korekte)
  • The file, that you edited, and the image are broken → "La dosiero, kiun vi redaktis, kaj la bildo estas rompitaj" (korekte)
  • A printer is installed but it seems that it doesn't work → "Presilo estas instalita, sed ĝi ŝajnas ke ĝi ne funkcias (malkorekte)
  • A printer is installed but it seems that it doesn't work → "Presilo estas instalita, sed ĝi ŝajnas, ke ĝi ne funkcias (malkorekte)
  • A printer is installed but it seems that it doesn't work → "Presilo estas instalita sed ĝi ŝajnas ke ĝi ne funkcias (malkorekte)
  • A printer is installed but it seems that it doesn't work → "Presilo estas instalita sed ĝi ŝajnas, ke ĝi ne funkcias (korekte)

En aliaj kazoj utilas komo sed ĉiuj kazoj ne listigeblas ĉi tie.

-ing form

Multaj ŝlosiloj enhavas verbojn, kiuj finas per -ing. Tiuj estas tradukendaj per o-vortigo de la verbo kaj ne per participo:

  • Installing GNOME → "Instalanta GNOME" (malkorekte)
  • Installing GNOME → "Instalado de GNOME" (korekte)
  • Error in initializing var → "Eraro pravalorizante variablon" (malkorekte)
  • Error in initializing var → "Eraro dum pravalorizado de variablo" (korekte)

Vortelizio

Vortelizio kutime ne aplikeblas en tradukado de programaroj.

  • The Internet connection → "L'interreta konekto" (malkorekte)

CategoryEsperantoTeam

EsperantoTeam/Tradukado (last edited 2014-03-29 23:05:38 by cable-86-56-25-193)